Passt nicht? Macht nichts! Sie können Artikel bis zu 30 Tage zurückgeben
Mit einem Geschenkgutschein können Sie nichts falsch machen. Der Beschenkte kann sich im Tausch gegen einen Geschenkgutschein etwas aus unserem Sortiment aussuchen.
Bis zu 30 Tage Rückgaberecht
Ĉiu nacia lingvo havas siajn proverbojn, kaj la indonezia lingvo ankaŭ havas siajn. En tiu ĉi proverbaro, troviĝas 1000 indoneziaj proverboj libere selektitaj kaj tradukitaj en Esperanton kune kun siaj signifoj aŭ klarigoj. La celo de ĉi tiu libro estas dividi kun la mondo - pere de Esperanto - kolekton de indoneziaj proverboj, kiuj estas parto de la indonezia (aŭ malaja) folklora riĉaĵo. La indoneziaj proverboj en ĉi tiu libro estas aranĝitaj alfabete laŭ la unua litero de ĉiu proverbo (de A ĝis Z), ne laŭ proverbotemoj, kiel oni eble vidis en iuj proverbaroj. Do, oni povos facile trovi proverbon se oni scias la unuan literon de la proverbo, kiun oni serĉas.
La nuna dulingva proverbaro estas farita laŭ mia propra iniciato, kiel indoneziano kaj esperantisto, kiu amas lingvojn kaj literaturon. Espereble, aperos estontece aliaj verkoj pri Indonezio, la lando de Pancasila, en la lingvo internacia.
Hallo! Ich bin Libroamiko, dein Buchberater.
Wie kann ich dir helfen?