Passt nicht? Macht nichts! Sie können Artikel bis zu 30 Tage zurückgeben
Mit einem Geschenkgutschein können Sie nichts falsch machen. Der Beschenkte kann sich im Tausch gegen einen Geschenkgutschein etwas aus unserem Sortiment aussuchen.
Bis zu 30 Tage Rückgaberecht
Prenu dudek leterojn je l" trafo, kaj legu ilin: unu estos afera letero, tiu ĉi, duela elvoko; tiu invito je la vespermanĝo; tamen, antaŭ ol oni ilin malfermas, ĉiuj havas la saman eksteraĵon, estas simile falditaj, portas saman poŝtmarkon. Ĉu ne estas tio la figuraĵo de la vivo? Kiom da malsamaj sentoj estas sub tiu ĉi envolvaĵo kiun oni nomas homo kaj kiu estas ĉiam sama, sub tiu ĉi poŝtmarko, kiun oni nomas koro, kaj kiu neniam ŝanĝas. Nu, unu tagon, vi ĵetas al la fajro la leteron, kiu al vi kaŭzis la plej grandan kortuŝecon kiam vi ĝin ricevis, ĝiaj literoj sin tordas momenton sub la morta kiso de la flamo, kaj ĉio finiĝas; cindro eĉ ne restas el tiu brulita estinteco. Tiel via koro! Unu tagon, scivole malfermante ĝin, vi tie trovas nomon, kaj estas feliĉa; poste, tiu ĉi nomo malaperas, kaj vi fariĝas indiferenta. Sed, por detrui tiun ĉi nomon, vi ne devas bruligi vian koron, kiel leteron; la nomo foriĝas mem, kaj la skribita paĝo fariĝas tute blanka paĝo, sed ĝi eble disfluus cindre se vi volus alifoje skribi ion sur ĝi.
Hallo! Ich bin Libroamiko, dein Buchberater.
Wie kann ich dir helfen?